Klasigo de Strunz

La Klasigo de Strunz estas sistemo de klasifiko, uzata ĝenerale en mineralogio kiu estas bazata sur la kemia kompono de la mineraloj. Ĝi estis kreita en 1938 fare de la germana minerologo Karl Hugo Strunz[1] kaj ĝisdatigita poste en 2004 fare de la Internacia Asocio de Mineralogio (IAM).[2]​Kiel kuratoro de la muzeo de mineraloj de la Friedrich-Wilhelms-Universität (nomita aktuale Humboldt-Universität zu Berlin, traduke al Universitato Humboldt de Berlino), Strunz zorgis pri la ordigo de la geologia kolekto de la muzeo laŭ la kemiaj kaj kristalografiaj proprecoj de la ekzempleroj. Liaj mineralogiaj tabeloj, publikigitaj por la unua fojo en 1941, suferis diversajn modifojn laŭlonge de la tempo, kaj estis publikigita la naŭa eldono en 2001.[3]

  1. Knobloch, Eberhard (2003). The shoulders on which we stand - Wegbereiter der wissenschaft: 125 Jahre Technische Universität Berlin. Springer. pp. 170-173. ISBN 3540205578.
  2. «International Mineralogical Association» (en angla). Arkivita el la originalo la 5an de Januaro 2015. Konsultita la 1an de Septembro 2021.
  3. Strunz, Hugo; Nickel, Ernest H. (2001). Strunz Mineralogical Tables (9a eldono). Stuttgart: Schweizerbart. p. 869. ISBN 978-3-510-65188-7.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search